Esperanto kaj Ido, malsamaj vojoj sur Parnason : kompara studo pri la disvolviĝo de Esperanto kaj Ido kiel poeziaj lingvoj / Gonçalo Neves
Metadatenoj
Montru kompletan rikordonAŭtoroj:
Eldoninto:
Espinho : Drako, 2019Eldondato:
2019Priskribo:
Reviziita, pliampleksigita kaj ĝisdatigita eldono 98 p. : il.
Resumo:
Surbaze de ampleksa bibliografio (el ĉ. 90 referencoj), la aŭtoro esploras kaj analizas la malsamajn cirkonstancojn kaj kondiĉojn, en kiuj Esperanto kaj Ido elformiĝis kiel poeziaj lingvoj, t.e. kiel periloj de poezia belo originale aŭ traduke, kaj ankaŭ la klare kontrastan sintenon de Zamenhof kaj Couturat rilate la frutempan aplikon de la du kuzaj lingvoj, iam rivalaj, al tiu speciala kaj grava kampo literatura.
La verko, ilustrita per 46 bildoj pri Esperanto- kaj Ido-verkistoj, -verkoj kaj -gazetoj (iuj raraj, ekzemple, pri Zamenhof fumanta) donas ankaŭ personajn komparajn detalojn pri la du eminentuloj, i.a. pri ilia edukiĝo kaj rilato al tabako kaj alkoholaĵoj, kaj prezentas kronologian resumon pri la literatura disvolviĝo de Ido post la morto de Couturat kaj post la morto de Juste.
Ĝi enhavas ankaŭ apendicon kun kvar malsamaŭtoraj Ido-tradukoj de La Espero kaj detalajn indeksojn de menciitaj personoj, verkoj, periodaĵoj, lingvoj, lokoj kaj bildoj.
Temo:
EsperantoIdo
Literaturo
Zamenhof, L. L.
Couturat, Louis