Kontraŭ terminologio : la “arĥivista Esperanto”, kiu neniam alvenis / Rubèn Fernández Asensio

Vidu/Malfermu
Metadatenoj
Montru kompletan rikordonAŭtoroj:
Eldoninto:
[Roterdamo] : [Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, CED], 2026Eldondato:
2026Priskribo:
P. 36-63 Bibliografio: p. 59-61 Teksto en Esperanto; resumoj en Esperanto, la kataluna kaj la angla.
Resumo:
Por helpi esperantistojn kompreni la arĥivistajn terminojn, teorion kaj praktikon, kaj tiel pli bone akceptigi esperantajn arĥivojn, ĉi tiu artikolo revizias la terminaron proponitan de la Internacia Ĝenerala Priskriba Arĥivistika Normo (ISAD(G)) kontraŭ la diversecon de ĝenerallingvaj konceptoj en angla, franca, hispana, germana kaj kataluna, kun aparta atento al la historio kaj evoluo de la vorto kaj koncepto ‘arĥivo’ en diversaj lingvoj; ankaŭ la apliko de arĥivaj terminoj al informadiko estas diskutata. La komparo konkludas, ke kvankam arĥivistiko kiel fako ne bone solvis la diferencojn inter diversaj arĥivistaj tradicioj aŭ inter diversaj nekompareblaj nocisistemoj, la problemo povas kuŝi en la terminologia teorio mem kaj en la nocio de ‘internacia harmoniigo’, kiu ne plu estas praktikebla pro la hegemonio de la angla lingvo; tamen
ankaŭ anstataŭigo de angla per Esperanto ne solvus la problemon de internacia terminologio. Ĉar arĥivistaj terminoj helpas internacian komunikon sed ankaŭ malhelpas komunikon kun la ĝenerala publiko, anstataŭ disvolvi apartan arĥivistikan terminaron en Esperanto estas proponata ‘malterminigo’ per interveno en ĝenerallingvaj vortaroj; ankaŭ estas proponataj konsiloj por la transdono de esperantaj arĥivoj al publikaj arĥivistoj.
Temo:
ArkivistikoTerminologio
