Varme el kor' : Zamehof-festo, Madrido 2010 / sono, Manuel Pancorbo ; filmado, José Antonio del Barrio ; aranĝo, Mga kaj Manuel Pancorbo
Vidu/Malfermu
Metadatenoj
Montru kompletan rikordonEldoninto:
MgaEldondato:
2011-01-01Priskribo:
Daŭro: 4 min., 34 sek.
Resumo:
Ĥora prezento kadre de la Zamenhof-tago okazinta en Madrido la 12an de decembro de 2010.
La improvizita kvaropo konsistas el Laura Carballo (Soprano), Paloma Gil (Aldo), Manuel Pancorbo (tenoro) kaj Pedro Vilaroig (baso).
Jen tradicia negra spiritkanto, do tipa kanto de la negraj sklavoj en Usono, ĝenerale kun religia enhavo. Tia ĝenro
evoluis al "gospelo", kaj ĝiaj kantoj estis amase ludataj en la religiaj liturgiaĵoj, en kvartaloj kun multnombra negra loĝantaro de usonaj urboj; famas la kirkoj de Harlem, en Nov-Jorko, pro siaj buntaj mesoj, en kiuj tiuj kantoj havas gravan rolon.
La titolo de la originalo estas "Lord I want" kaj la strofoj estas "Lord I want to be a Christian", "Lord I want to be more holy", kaj similaj. Manuel Pancorbo ne tradukis, sed adaptis tekston kies enhavo estas pli universale akceptebla.
Temo:
GospeloAdaptaĵoj muzikaj
Zamenhof-tago